Mi devas konfesi, ke se ekzistas io malfacila en tiu ĉi mondo, tio estas paroli pri mi mem sen ŝajni interesa aŭ stulta. Kaj, ĉar mi ne volas ŝajni tia, estas pli bona ke mi priskribas min.

Se mi devus difini min iel, eble mi estas scivolema. Tiu scivolemo igas min interesiĝi pri multaj aferoj dum la mia vivo, kvankam mi povas enprofundiĝi pri nenio. Mi kredas ke mi iĝis bibliotekisto ĉar mi ŝatas helpi la homojn trovi tion kion ili serĉas. Mi ankaŭ ŝatas la teknologion kaj la lingvojn. Mi lernis la ĉinan, la latinan, la grekan kaj nun la Internacian Lingvon, ĉar mi kredas ke Esperanto povas helpi la mondon atingi la interkomprenadon.

Mi tre ŝatas ankaŭ muzikon, kaj mi povas ludi la klarneton, la blek-fluton kaj la ukulelon (pli-malpli), kvankam mi kredas ke mi ne povas kanti. Kaj kiam mi estis pli juna, mi faris kantojn per mia komputilo; ekzistas spuroj de tiuj kantoj en la TTT.

Certe estas multaj aspektoj kiujn mi ne priparolis. Vi povas legi mian blogon, sekvi min ĉe Instagram kaj Twitter (mi havas konton nur esperante!), kaj vi daŭrigos scii pri mi!

Back To Top